verda pensaro

aro de pensoj en esperanto...

pri verdapensaro kaj la verdapensanto

Saluton!

Bonvenon al mia simpla retejo.
Mi aperas rete sub la kontoj @ekbruliganto@esperanto.masto.host kaj @ekbruliganto ĉe twitter. Tiaj estas tre bonaj por mikroblogado, sed foje necesas verki pli longe pri aferoj, eĉ stultaĵoj.

Iom pri mi...
Mi naskiĝis en Domingo, karibia lando pli formale nomata Dominika Respubliko. Delonge mi loĝas en Novjorko, kie mi studis kaj verŝajne restos ankoraŭ dum longa tempo.

En 2015 mi eklernis Esperanton kaj ekde tiam uzas ĝin regule, plejparte interrete.

Mi estas entuziasmulo pri fremdaj lingvoj sed ne plu trovas la energion aŭ emon por bone lerni alian lingvon. Mi parolas denaske la hispanan, de infanaĝo la anglan, lernis Esperanton, kaj iom la francan. Mi esploretis plurajn aliajn sed malmulton memoras pri ili. Mi ankoraŭ revas pri lingvo lernado, sed nuntempe mi atentas aliajn ŝatokupojn.

Mia malemo lerni fremdan lingvon fontas parte pro la granda kvanto de elspezendaj energio kaj tempo, kaj pro tio planlingvoj tiras mian atenton. Kvankam ĝuste nun mi ne aktive studas planlingvon, jam de iom da tempo kaptas mian atenton Globasa, Elefen, Interlingua, kaj malpli Pandunia. Unu el tiuj mi iam ellernos, sed ankoraŭ ne decidis kiu estos la plej taŭga por mi. Dependos de ĝia evoluo, komunumo kaj amuzo.

Mi tre ĝuas elektronikaĵojn; lastatempe mi lernas pri Linukso kaj iomete pri programado. Fotadon mi foje faras kaj foje forgesas. Ĉiam kiam eblas bone fari for de urbaj lumoj, mi rigardas la noktan ĉielon kaj la stelojn, kvankam teleskopon mi ankoraŭ ne havas.

Nu, kara leganto, estas pluraj aliaj aferoj kiujn mi povus mencii sed pli bone vi legu la verdajn pensojn en la retejo.

Ĝis la revido!