verda pensaro

aro de pensoj en esperanto...

Koronavirusa Malsano (KOVIM-19)

01 augusto 2022

Ho, KOVIM, ho, KOVIM! Kie do estis vi, KOVIM?

Ekde marto 2020 ĝis junio 2022 mi nur aŭdis pri KOVIM. Ĝi estis konstanta fonbruo, sed neniam tuŝis min persone. Certe ne korpe. Kaj jen alproksimiĝas la plej bona feria semajnfino de la somero... la 4a de julio. En Usono, granda festivalo por festi la sendependecon de la lando... aŭ kuiri burgerojn kaj hotdogojn ĉe parko. Kiel ajn, estu ĉiam longa semajnfino por ĝui kion ajn vi volas. Sed ĉi jare (2022) tia ne estus mia 4a de julio. Ĉi jare, KOVIM finfine tuŝis min.

La afero komenciĝis en Kalifornio. Aŭ almenaŭ tion ni opinias. Mia koramikino estis tie fine the junio kaj post semajno malsaniĝis. Sed ŝi uzis testojn (...rapidajn) dum kvar sinsekvaj tagoj kaj neniu indikis ke ŝi malsaniĝis je KOVIM. Do ni komencis trankviliĝi pri la afero. Alvenis la tago kiam ŝi flugis reen al #Novjorko kaj ŝi ankoraŭ estis tusema, sed sentis sin pli bone. Mi iris renkonti ŝin ĉe la flughaveno John F. Kennedy, kaj post ŝoforado el la flughaveno, ni iris al la reĝo de l'burgero por manĝi ion rapidan, konatan, kaj sufiĉan. Ni precipe ŝatas la pomfritojn tie, sed ni ankaŭ aĉetis trinkaĵojn. Mi koka-kolaon. Ŝi koka-kolaan glaciaĵan trinkaĵon. Nia hejmo estas tre proksime de tiu rapida restoracio kaj do post tre mallonga ŝoforado mi estis parkumante la aŭton ĉe nia apartamentaro. Mi estis finhaltanta la aŭton, kaj dume movis mian dekstran brakon por havigi al mi lastan trinketon antaŭ ol iri supren al la apartamento. Mi preferas trinki kolaon dum ĝi ankoraŭ estas frida. Bedaŭrinde, mia kolao kaj la glaciaĵa kolao-trinkaĵo de mia koramikino estis en apudaj trinkingoj kaj mia trinkaĵo ne estis la plej proksima kiel mi pensis. La plej proksima estis tiu de mia koramikino, kaj mi senintence trinkis el ŝia taso. Mi memoras la momenton kiam mi rimarkis ke la ĵus glutiĝinta aĵo estis ne likva sed glaciaĵa. Tio tute ne estis mia trinkaĵo. Kaj tiu gluto lasis strangan senton ĉe mia gorĝo. Tion mi sentis tuj. Tiun vesperon mia koramikino estis scivolema pri la daŭranta tuso kaj do uzis unu el tiuj hejmaj testoj por KOVIM kiun ni havis delongege kaj neniam atendis uzi. Rezulto: pozitiva. Estis lundo.

Mardon kaj merkredon mi laboris de hejme kiel oni devas fari post ekscio de proksima kontakto kun KOVIM-pozitivulo. Mi ne estis tre energiplena je la fino de tiuj labortagoj, sed la vera indiko venis ĵaŭdon matene. Laceco iĝis evidenta je ellitiĝo kvankam ankoraŭ ne multe malbonis mia stato. Mi simple dubis ĉu mi povus atingi la oficejon sen disorientiĝi survoje. Mi decidis kontakti la oficejon kaj diri ke mi estis malsana kaj do ne irus labori. Je la 10a matene evidentis ke mi bone decidis ĉar mi tiam eksentis min ege laca kaj mankis al mi energion por fari ion ajn. Mi kuŝiĝis sur la kanapo kaj pli malpli tie restis dum ĵaŭdo, vendredo, sabato, dimanĉo, kaj lundo (la 4a de julio mem!). Dum kelkaj tagoj mi havis leĝeran febron. Mardon mi komencis senti min bone denove. La sekvan tagon mi revenis al laborado. Estis merkredo.

La malsano ne estis la plej terura nek doloriga malsano de mia vivo. Tamen, ĝi ankaŭ ne estis amuza, kaj mi certe ne dezirus tute forviŝi manplenon da tagoj el mia vivo denove. Se mi povus almenaŭ ludi videoludojn aŭ jutubumi dume mi estus tute kontena malsaniĝi je KOVIM ankoraŭfoje, sed tia ne estis mia sperto. Ne nur perdis mi plurajn tagojn, sed dum la cetero de la monato mi tusis oftege ĉiutage pro revenanta juko en mia brusto. Entute malplaĉa sperto. Espereble mi sukcesos eviti ĝin estontece!