verda pensaro

aro de pensoj en esperanto...

Venontaj Ŝanĝoj

11 junio 2022

Baldaux mi iĝos patro. Kiaj vortoj! Mi antaŭĝojas pri la venontaj ŝanĝoj kaj celas aranĝi mian vivon por bone alkutimiĝi al ili.

Post proksimume 10 semajnoj alvenos bebo kaj eĉ nun la ĉeesto de la bebo iĝas rimarkebla. Ŝi - jes, ŝi - komencas forte "bati" kaj tiel anonci sin de tempo al tempo, pli kaj pli ofte. Bonŝance, ĝis nun la patrino fartas tre bone kaj spertas tre malmultajn el la tipaj ĝenoj de gravedeco. Ankaŭ mi taksas min bonŝanca pro tio ĉar ankaŭ mi ne spertas la tipajn ĝenojn de estontaj patroj. Verdire ĝis nun la sperto estis senĝena, kaj iĝas pli kaj pli interesa.

Neatendita realaĵo pri nia situacio estas tio ke ĉar ni estas iom aĝaj por unuafojaj gepatroj, kaj ni ambaŭ estis infanoj de jam (same) aĝaj gepatroj, la estontaj geavoj de nia bebo verŝajne ne kapablos partopreni en la naska evento, kaj ni ne atendas multe da subtena ĉeesto ĉe la hospitalo. Ni ankaŭ ne havas gefratojn jam spertintajn naskadon. Pro tio ni estos efektive pli malpli solaj en tiu ĉi vojaĝo, kaj mia partnero decidis kunlabori kun "doula" (prononco: dula) kiu estas iu - kutime virino - kiu helpas pri la sperto de naskado, dume, antaŭe, kaj poste. Ni atendas ke la akuŝo mem okazos ĉe hospitalo, sed la plejparto de frua parto de la nasko - la kontrakturoj antaŭ la eligo - okazos hejme. Ni esperas esti ĉe hospitalo kiel eble plej mallonge.

Do la afero iĝas pli kaj pli reala. Graveda aspekto iĝas pli kaj pli evidenta. Ĝis nun mi ne multe parolis pri la afero, sed mi komencas pli kaj pli atendi la aperon de nova membro en nia familio.