verda pensaro

aro de pensoj en esperanto...

Raspberry Pi 4

18 julio 2021

Mi lastatempe akiris komputileton Raspberry Pi 4 (RP4) kaj mi rakontos pri ĝi ĉar laŭ mi ĝi estas koninda. Raspberry Pi 4 estas la plej lasta modelo de komputileto kiu celas esti kompleta komputilo en malgranda pakaĵo. ĝi estas ĉefe por edukaj celoj sed ĝi estas tre kapabla maŝhino kaj povas funkcii kiel malmulte kosta komputilo. Ĝi estas kompleta en la senco ke ĝi havas CPU, GPU, RAM-memoron, ethernet-konektilon, vifion, blu-dentan teknologion, kaj ĝi funkciigas ĉion ĉi tion pere de operaciuma sistemo kiu estas kreita specife por ĝi.

kion oni povas fari per ĝi?

Ĝi funkcias kiel komputilo en la senco ke ĝi havas operaciuman sistemon kaj funkciigas programojn samkiel "normala komputilo." Ĝi funkcias baze pere de la operaciuma sistemo Raspberry Pi OS, antaŭe nomita Raspbian kiel omaĝo al Debian Linŭ sur kiu ĝi estas bazita. Por utiligi ĝin, same kiel ĉe "normala komputilo" oni bezonas apartan ekranon, klavaron, muson, retaliron, elektrofonton, kaj la postulatajn kablojn por ĉiuj tiuj aferoj. La Raspberry Pi mem oni povas meti en plastan skatolon por protektado kaj ebla aldono de ventumilon por helpi malvarmigi ĝin, sed tiuj estas ne nepraj aldonaĵoj, tamen utilaj. Kiam vi havas ĉion tion vi estas preta por uzi ĝin. Kaj tiam kion vi povas fari per ĝi? Nu, multajn aferojn kiujn vi verŝajne farus en "normala komputilo." Certe la Raspberry Pi 4 estas kompare malforta kaj malrapida komputilo. Ĝi ne vere celas anstataŭi normalan komputilon, sed por multaj uzoj ĝi ja povas! Ekzemple, se vi ĉefe verkas tekston per komputilo, vi ja povas fari tion! Vi povas fari ĝin pere de redaktilo de simpla teksto kiel Nano, Vim, ktp. Ankaŭ eblas verki tekston pere de redaktilo kiel tiu de LibreOffice aŭ OpenOffice. Retumado eblas, sed ĝi ne estas tre rapida ĉar la hodiaŭa interreto ĝenerale uzas multe da grafikaĵoj kaj oni devas elŝuti multajn informojn por montri paĝon ekzemple de tvitero aŭ fejsbuko. Ju pli kompleksa estas retejo des malpli rapida ĝi montriĝos ĉe via Raspberry Pi. Paĝoj kiel Vikipedio tute bone legeblas. Eblas jutubumi, sed kiel mi avertas, ĝi okazos pli malrapide.

kion vi faras per komputilo?

Mi lastatempe miras pri komputila teknologio havebla hodiaŭ kaj tio igas min demandi min mem "kial oni vere bezonas komputilon? kion ĉiutaga homo faras per komputilo?"

Verdire, ĉiutaga homo uzas ĝin kiel distrilon. En mia laborejo mi uzas ĝin ĉefe por sendi retmesaĝojn, kaj legi dokumentojn ofte per formato pdf, kaj kelkfoje semajne mi uzas sistemon de la organizaĵo por pagi fakturojn kaj kontroli informojn pri la buĝeto. Hejme mi uzas ĝin preskaŭ nur por retumi. Se mi pensas pli serioze mi povas agnoski ke mi uzas ĝin por "komunikado" ĝenerale kaj oni povus diri ke tio estas grava funkcio, pro la fakto ke pere de la komputilo mi komunikas kun mia familianoj, kaj amikoj.

Ĉar mi estas simpla homo kaj kiel ĵus dirite mia uzado de komputilo estas tre baza kaj limiĝas al "komunikado" mi eble ne estas la plej taŭga homo por diri al vi ĉion kion eblas fari pere de Raspberry Pi, sed mi ja rekonas ke ĝi povas esti ege utila, kaj laŭ mi tiu fakto estas diskoniginda. Kion oni devas scii pri la limoj de Raspberry Pi estas ke ĝia CPU estas ARM-cpu kio alportas kelkajn limojn, nome ke ĝi kapablas uzi nur operaciuman sistemon kaj softvaron kiuj estas faritaj por funkcii ĉe komputilo kiu uzas ARM-cpu-n. Surbaze de tio oni povas serĉi pli da informoj.

kiom ĝi kostas?

ekzistas tri modeloj de Raspberry Pi 4 laŭ la kvanto de gigabajtoj de RAM-memoro. Jen ili kaj ilia kosto laŭ usonaj dolaroj (USD) en 2021:

Por uzo kiel komputilo mi rekomendas la modelon de 4 gb, sed faru laŭ viaj bezonoj kaj ebloj. Raspberry Pi 4 kapablas regi du ekranojn samtempe kaj se vi uzos tiom da ekran-spaco, eble vi bezonos pli ol 4 gb, sed tiam vi mem verŝajne povas kalkuli tion.

Oni ankaŭ bezonos aldonajn ilojn kiel jam menciite. Ekrano, klavaro, muso, ethernet-kablo, HDMI-kablo por la ekrano, ĉiuj prezentos aldonajn kostojn kiuj varios laŭ kvalito. Ĉe mi eblas aĉeti tion kontraŭ $175 USD aŭ malpli. Se oni trovas uzitajn varojn povas esti malpli. Do entute kontraŭ proksimume $230 USD oni povas havi komputilon eĉ se ne tre forta. Se mi mem devus elekti inter tute ne havi komputilon kaj havi Raspberry Pi 4 mi estus tre kontenta kun RP4-komputileto. La rilata demando temas pri kion oni farus per ĝi kaj kiajn bezonojn ĝi povus plenumi. Tion mi mem ne povas plene resopndi kaj estas io esplorinda de la leganto, sed mi almenaŭ volas fari la taskon de diskonigi la informon pri la eblo. Mi opinias ke ĝi estas vere esplorinda aliro por multaj homoj.

kion mi mem faros per ĝi?

Mi delonge interesiĝas pri projektoj pri programado kaj hejmaj sistemoj, kiel ekzemple, sekurec-sistemo por la hejmo, aŭ veter-mezurila stacio kiu dissendas la informon per interreto. Mi pripensas ankaŭ havi servilon por retejo. Ĝi bone taŭgas por tio ĉar ĝi uzas malmulte da elektropovo kaj mi neniam havos tiom popularan retejon ke ĝi bezonos esti potenca por disservi multajn paĝojn samtempe. Eble mi eraras, sed ni vidos!