Vakciniĝo - Trankviliĝo
22 februaro 2021
Do finfine venis la momento ricevi la duan dozon de la vakcino kontraŭ KOVIM-19. Mi havis rendevuon en konstruaĵo de publika gimnazio en mia kvartalo kie samtage ankaŭ ricevis la duan vakcinon centoj se ne miloj da homoj. Kaj krom iom da laco kaj kapdoloro post la injekcio, kion sentis mi? Mi povas diri ke mi sentis trankviliĝon. Ne pro tio ke mi mem ricevis la vakcinon, sed pro tio ke almenaŭ miaurbe oni vere survojas al amasa vakcinado kaj tio simbolas la komencon de la fino de tiu ĉi terura ĉapitro en nia lastatempa historio. Ricevi ĝin estis klarigo kaj konfirmo de tio kio aŭdeblas en la novaĵoj jam de kelkaj semajnoj kaj okazas ĉie en la lando kaj espereble ĉie en la mondo. Necesos ankoraŭ pluraj monatoj por vidi la rezulton, kaj oni atendas ke meze de somero 2021 eblos doni ŝancon al ĉiuj en la lando havi la vakcinon.
Tamen, kiom da homoj akceptas la vakcinon? Ĝis nun mi konas statistikojn de unu malgranda grupo de proksimume kelkcent homoj, sed ene de tiu grupo akceptis la vakcinon proksimume duono. Duono tute rifuzis ĝin. Tiu fakto estas malfeliĉiga. Por atingi bonan amasan efikon de la vakcino necesos vakcini multe pli da homoj. Por restartigi kelkajn agadojn necesos kiel eble plej multe atingi 100% de vakcinado. Ekzemple, por denove malfermi lernejojn instruistoj devos ĉiuj vakciniĝi. Ĉu tio estos problemo? Ĉu oni devigos instruistojn vakciniĝi? Kion fari pri tiuj “hezitemaj” pri la vakcino. Tio estos granda defio post vakcinado de ĉiuj kiuj ja volas havi ĝin.
Espereble la venontaj monatoj alportos ne nur vivo-aludan belan printempan veteron sed ankaŭ simile vivo-aludan sukceson rilate al vakcinado de pli kaj pli da homoj. Samtempe ni restu singardaj kaj daŭre... lavu la manojn!