verda pensaro

aro de pensoj en esperanto...

Rekomenco kaj Registro

31 januaro 2021

Post longa dormado rilate al verkado kaj esperantumado en al reto, mi reaperas. Tiun ĉi fojon mi venas al verkado serĉante renovigon. Renovigo de la emo verki. Renovigo de mia interesiĝo pri la estonteco. Renovigo de kontribuemo al esperantaĵoj surretaj. Eble tio ĉi estas nur ekzerco je mia kapablo imagi morgaŭon pli bonan. Ĉiuokaze, bonvenon.

Kio novas ekde la antaŭa afiŝo? Ve, kia demando! Kio okazis ĉe mi pli malpli okazis ĉe vi kaj tio estas sekreto al neniu, sed mi skribos ĝin ĉi tie ĉiuokaze, kvazaŭ terapie, kaj por la registro, ĉar mia memorkapablo estas ne tre fidinda kaj mi ne dubas ke mi eĉ volos forgesi tion ĉi.

Hodiaŭ estas la fino de januaro 2021. En Usono jam de kelkaj semajnoj oni komencis aŭdi pri haveblo de vakcino kontraŭ koronaviruso. La viruso disvastiĝas en Usono ekde januaro 2020, kaj ĝi draste ŝanĝis nian ĉiutagan rutinon ekde marto 2020. Ekde tiam estis parte aŭ tute fermitaj la teatroj, kinejoj, restoracioj, trinkejoj, kaj preskaŭ ĉie kie oni amase renkontiĝas kun aliaj homoj en grandaj kvantoj. Escepto estas superbazaroj. La terminon “socia distanco” oni eklernis kaj aŭdadas. Multaj homoj laboras de hejme, multaj perdis sian laboron pro la ŝanĝoj. Mi mem daŭre iris al mia laborejo, sed en reduktita ofteco; de marto ĝis aŭgusto mi laboris hejme du semajnojn, en la oficejo du semajnojn, denove en la oficejo du semajnojn, kaj tiel plu. De aŭgusto ĝis decembro tuj antaŭ la feriaj tagoj de la jarfino mi laboris ĉiutage en la oficejo, sed denove alterne laboris hejme kaj oficeje, sed ĉi foje la daŭro ĉe ĉiu ejo estis nur unu semajno. Estas mirinde pensi ke mi estis en Eŭropo fine de januaro, komence de februaro en 2020. Kiam mi klarigis tion al iu en marto 2020 mi eĉ dubis min dum tiu momento ĉar tiam tio ŝajnis al mi iom nekredebla. Umado eksterhejme estis vere minimumigita. Krom por labori mi iris eksteren por aĉeti necesaĵojn, kaj dum unu semajno mi aŭdacis ferii en junio kaj tiu estis draste malkutima ferio en kiu mi umis publike tre malmulte. Tamen, mi ne povas diri ke la situacio multe ĝenas min, ĉar mi ĉiam estis kaj ankoraŭ estas hejmemulo.

Lastatempe ekaperas novaĵoj pri novaj variantoj de la koronaviruso, kiuj eble estos pli danĝeraj kaj kontraŭ kiuj la nunaj vakcinoj eble ne estos tiel efikaj kiel montriĝis dum la unuaj fazoj de testado kontraŭ la tiama versio de la viruso. Ni vidos kio okazos pro tio. Ankoraŭ ne vakciniĝis multaj homoj pro manko de vakcinoj, kaj nun ke la vakcinoj iĝas haveblaj, oni komencas vidi kiom da homoj hezitas pri uzado de la vakcino kaj malakceptas ĝin. Espereble homoj ne neos la nunajn vakcinojn pro prefero al estonteca vakcino. Tamen, ankaŭ ĝenas la ideon devi ricevi alian injekcion por aldona protektado aŭ entute nova vakcino.

Kien nun?

Ankoraŭ en la unua kvarono de la jaro 2021 malmulto ŝanĝiĝis ekde nia ekfalo en tiun kaĉon. Jes, ekzistas vakcino. Jes, ĝi ekhaveblas. Sed nur ek-haveblas, kaj ankoraŭ ne vaste. Ankoraŭ necesas ke ĝi estu grandskale havebla kaj grandskale akceptita de homoj. Ni ankoraŭ ne havas klaran bildon pri kiugrade homoj akceptas la vakcinon kaj mi jam aŭdis pri multe da hezitemo kaj duboj.

Kio pri somero 2021? Nu, somero reprezentas la pinton de libereco kaj vojaĝebloj, ĉu ne? Se ni almenaŭ havus someron ni povus elteni ĉion alian, ĉu ne? Bone... neniu vere scias kio finfine okazos krom estontecaj ni, sed mi imagas ke, post iom da vakcinado, kaj post jam ege forta deziro “reveni al normaleco”, somero 2021 devos esti pli ĝuebla (laŭleĝe) ol somero 2020. Pardonu min suduloj de nia globo, estas tre malfacile ne paroli pri la jaro laŭ sezonoj. Sed aliflanke, se ĉio ne bonas por la sekva norda somero, eble vi estos la unuaj en la mondo profiti bonan someron ĉar eble la situacio ek-estos bona nur ĉirkaŭ januaro 2022!

Dume, ni profitu kiel eble plej bone la nunon, kaj se vi ankoraŭ ne faris, komencu plani vian vojon al tempo “post la pandemio” ĉar ĝi certe venos. Pli bone esti preta ol esti surprizita.